Trolebusa transporto en Liono

TBUS Trolebusa transporto en Liono
Trolleybus de Lyon
Irisbus Cristalis ETB18 sur linio C3
Irisbus Cristalis ETB18 sur linio C3
trolebusa sistemo
Ĝeneralaj informoj
Loko Liono
 Francio
Transportsistema speco Trolebuso
Komenco de trafiko 15-a de oktobro 1935
Teknikaj informoj
Nombro de linioj 8 (+ 1)
Nombro de veturiloj 131
Aliaj informoj
Posedanto SYTRAL
Transportisto Keolis Lyon
vdr

Trolebusa transporto en Liono (france Trolleybus de Lyon) formas parton de la reto de publika transporto de la urbo kaj komunumo Liono, Francio. Malfermita en 1935, ĝi kombiniĝas kun la metroo, la tramvojo kaj la busoj de Liono por formi integritan skemon de kvar transportiloj.

Liono estis unu el la unuaj urboj en Francio kiuj eksperimentis trolebusojn. Ĝi estas la "ĉefurbo de la franca trolebuso" (france capitale du trolleybus français). En 1961, la trolebusa sistemo de Liono havis la plej grandan nombron da trolebusoj kiuj funkciis samtempe en Francio (370 veturiloj). En la 21-a jarcento, ĝi estis la ĉefo en la disvolviĝo de novaj trolebusoj.

La sistemo estas posedata de SYTRAL, kiu, kiel la plejparto de la kvar-transportila skemo, estas ekspluatata de Keolis Lyon nome de "Transports en commun lyonnais" (TCL). Depost 2006, ĝi estis pligrandigita per la elektrigado de du novaj ĉefaj linioj (C1 kaj C2). En 2015, la trolebusa reto konsistis el naŭ linioj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy